| abstract
| - Kategorio:kemio Petrolo estas vorto, kiu kaŭzas furoron inter esperantistoj. Simpla esperantisto havas certan dubon pri la difinoj petrolo kaj nafto en ReVo kaj Vikipedio. Laŭ ili Petrolo estas ĉiu el la diverskonsistantaj kaj diversuzaj materialoj, ekstraktataj el la nafto. PIV2 traktas la du vortojn simule al ReVo. Estas tamen efektive ĝena, se la tradicio Amerika estas inversa.right Nu, tiu tute kontraŭas tion, kion oni lernis kaj kio estas konata almenaŭ de la tuta geologaro. Por geologoj, "petrolo" estas la kruda oleaĵo, kiun ni eltiras el la rokoj. Ekzistas certaj varioj de difino, tamen ĉiuj konsentas, ke petrolo estas la krudaĵo. Kaj la varioj mem nur ekzistas, ĉar unuj konsideras petrolon la tuton de la krudaĵo ( t.e. kaj oleo kaj gaso kaj solidoj), kaj aliaj konsideras ĝin aŭ nur oleon aŭ nur oleon kaj solidojn. Aliflanke "nafto" (National Association of Field Training Officers) estas "frakcio" (parto) de rafinita petrolo, kiu enhavas "naftenojn", t.e. specifa tipo de hidrokarbono. Kiam la petrolo jam de sia natura formo enhavas multege da naftenoj, ni ja povas diri ĝin naftena oleo, sed ne nafto mem. Nafto necese portas la ideon rafinita. Bedaŭrinde estas du tradicioj, la persa "neft" -> rusa "neft'", greka "nafta" -> esperanta "nafto"; kaj la latinaĵo "petrolo". La rusa lingvo havas nur "nafto"n (= crude oil), kaj la derivaĵon "naftoprodukto", do ĉio estas klara kaj ŝpara; sed Esperanto heredis la ĝenan redundon kaj sekve konfuzon.
|