About: dbkwik:resource/nHICF1AXxWUbYhrHblw-lQ==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : dbkwik.org associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Historio de SAT
rdfs:comment
  • Historio de SAT estas gravega afero! S.A.T. estis fondita en 1921 en Prague okaze de Universala Kongreso de Esperanto. Tiu asocio celis kunigi la progresistajn esperantistojn kaj rifuzis la neŭtralecon de la tiel nomata « burĝa » movado. Konsekvence, ĝi arigis plurajn progresistojn de antaŭ 1914 kaj ĝi grandparte pluigis la laboron komencitan de la ruĝaj Kongresoj. Cetere, Eŭgeno Lanti, ĝia ĉefa fondinto, iris al Moskvo ĉirkaŭ 1919 por subteni Esperanton sine de la Bolŝevista Revolucio. S.A.T. arigis anarkiistojn, socialistojn, komunistojn kaj aliajn tendencojn.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedi...iPageUsesTemplate
abstract
  • Historio de SAT estas gravega afero! S.A.T. estis fondita en 1921 en Prague okaze de Universala Kongreso de Esperanto. Tiu asocio celis kunigi la progresistajn esperantistojn kaj rifuzis la neŭtralecon de la tiel nomata « burĝa » movado. Konsekvence, ĝi arigis plurajn progresistojn de antaŭ 1914 kaj ĝi grandparte pluigis la laboron komencitan de la ruĝaj Kongresoj. Cetere, Eŭgeno Lanti, ĝia ĉefa fondinto, iris al Moskvo ĉirkaŭ 1919 por subteni Esperanton sine de la Bolŝevista Revolucio. S.A.T. arigis anarkiistojn, socialistojn, komunistojn kaj aliajn tendencojn. La laborista esperantista movado ekzistis jam antaŭ la unua mondmilito, dum kiu ĝi perdis multajn gravajn aktivulojn. En 1919 ĝi reekvivis. En tiu jaro grupo da francaj laboristaj esperantistoj, inter kiuj Eŭgeno Lanti, faris la unuajn paŝojn por restarigi la internacian kontakton. Reeldoninte la gazeton „Le Travailleur Espérantiste“, ili aperigis en ĝi esperantlingvan rubrikon sub la titolo „Esperantista Laboristo“, kiu post mallonga tempo elkreskis al memstara monata gazeto. Plie ili revivigis la asocion Liberiga Ŝtelo kaj konformis ĝian statuon al la novaj cirkonstancoj. En Esperantista Laboristo la redaktoro, Lanti, publikigis serion da artikoloj, poste eldonitaj kiel broŝuro sub la titolo For la Neŭtralismon!, en kiu li detale pritraktis la organizan demandon kaj konkludis 1. ke Esperanto por laboristoj ne estas ĉelo, sed rimedo, 2. ke tial la laboristaj esperantistoj devas organizi sin tute memstare, 3. ke necesas ne nur propagandi, sed ankaŭ uzi, apliki la lingvon, 4. ke la laboristaj esperantistoj ne devas organizi sin en speco de Internacio kuniganta la naciajn asociojn (LEA-ojn), sed ke ili devas interligiĝi unu kun la aliaj senpere en mondorganizo sennacieca. Ĉi tiuj ideoj renversis multajn el la ĝistiamaj perceptoj pri la tutmonda organizado, tamen iom post iom ilin akceptis la plej aktivaj kaj plej klarvidaj laboristaj esperantistoj. Liberiga Ŝtelo gajnis membrojn en multaj landoj kaj la kreskanta influo de Esperantista Laboristo, kiu depost oktobro 1920 estis ĝia oficiala organo, plifortigis ĝian pozicion. En aŭgusto 1921 okazis en Prago ĝia unua kongreso kun preskaŭ 80 partoprenantoj de 75 nacioj: inter ili estis: Lucien Banmer, Konrad Deubler, Robert Guiheneuf, P. Kockeritz, Lanti, L. Revo. Laŭ decido de ĉi tiu kongreso Liberiga Ŝtelo alinomiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj ĝia organo Sennacieca Revuo (S. R.). La gvidadon oni komisiis al la ĝistiama estraro de Liberiga Stelo, kies ĉefaj funkciuloj estis: Banmer, sekretario, Glodeau, kaŝisto kaj administranto, Lanti, redaktoro kaj gvidanto. La ĉelon de la asocio oni formulis jene: La membreco de SAT estas individua; lokajn aŭ landajn sekciojn ĝi ne havas. Karakteriza trajto el la organizformo de SAT estas, ke ĝia gvidinstanco, nun nomata Ĝenerala Konsilantaro, elektata de la tuta membraro, ne reprezentas landojn aŭ naciojn, sed t. n. sektorojn. Por eviti naciisman influadon en la gvidado oni dividis la tersurfacon laŭ arbitraj partoj: sektoroj (nun laŭ meridianaj horzonoj) kaj po unu reprezentanto de ĉiu sektoro konsistigas la konsilantaron. Ĉi tiu elektas inter si la estraron de la asocio, kiun ĝi helpas kaj konsilas. De 1933 ankaŭ la estraro estas elektata de la tuta membraro kaj estos en la konsilantaro ankaŭ reprezentantoj de la LEAoj, kiu subskribis la Konvencion kun SAT, v. poste).
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software