| abstract
| - La Konferenco de Surretaj Esperantaj Internaciaj Nerdoj kaj Gikoj (KSEIN) estas same, kiel konferencoj en la reala mondo. Gikoj kaj nerdoj kaj babilis, kaj dancis kaj ĉeestis prelegojn kaj ekskursis perkomputile en Dua Vivo. La afero estas la rezulto de la laboro de dano, Erick Nykvist. Fakte, tio estas la nomo de lia avataro. Aliuloj helpis lin, sed li estis la gluo, kiu tenis kune la diversajn partojn de la afero. Sinjoro Nykvist faris mirinde. left La kongreso daŭras dum 24 horoj. Oni asertis, ke la kialo estis, ke membroj de la tuta mondo povas partopreni la konferenco. Sed, oni neniam vidis iun ajn de Japanio aŭ Koreio aŭ eĉ Bhratio. Fakte, oni ne planis eventojn tiujn, kiuj okazis dum la vekaj horoj en Azio. Malgraŭ la Eŭropana etoso, oni kalkulas ke proksimume 20 homoj (eŭropanoj kaj amerikanoj) partoprenas la kunvenojn. Kelkaj vizitantoj ne povas partopreni, ĉar ili ne povas pagi la koston de eniro (Sm 100 aŭ proksimume 1/2 Eŭro). Oni vere kredas, ke la virtuala mondo estas tre bona loko por renkonti aliajn esperantistojn tramonde. Sed, oni ankaŭ kredas, ke oni devas plani la kongresojn plibone. Finfine, oni kredas ke sinjoro Nykvist faros plibone estontece, precipe se li havus helpon de amerikanoj kaj azianoj.
|